GROTO DE LA AUDIDES
PRAHISTORIA PARKO
KAJ MUZIKO EN LA AUDIDES

English Deutsch Italiano Nederlands  Français Español


Le domaine n'est plus ouvert au public suite à un changement de propriétaire. La parko situas apud la departementa vojo n° 4, inter Cabris kaj Saint-Vallier, je 9 kilometroj for de Grasse, la urbo de la parfumoj, laŭ la vojo al Cabris, mezepoka vilaĝo staranta alte sur rokego, kaj je 3,2 kilometroj for de Saint-Vallier (ĉe la interkruciĝo de la ŝtata vojo 85, alinome la "Napoleona Vojo" kaj de la departementa vojo n°4)

1. LA GROTO

Malsuprenirinte ĝis 60 metroj en tiun sovaĝan, naturan kaj vivantan fendegon (per lumigata ŝtuparo kun 279 ŝtupoj konstruita en 6 monatoj de unu dank'al la aranĝisto Herbert Reich) la vizitanto povas vidi la akvon aliĝantan fluantan el la roko kaj sperti intensajn emociojn. Resuprenirante laŭ la fendega spegulo, oni povas vidi sur la alia flanko multajn aktivajn konkreciojn en tre diversaj kaj maloftaj formoj.

La cirkulado de la aero estas natura. Dankon al Herbert Reich pro lia aranĝo de tiu kuriozaĵo, kiu prezentas kavernegon kun belega kaj mirinda reto, kiun li mem malkovris kaj esploris en 1988 ĝis la profundo de 100 metroj. Kun la helpo de la kluboj de Vallauris kaj de la Var-departemento li plu esploris ĝin ĝis la profundo de 186 metroj kaj la longo de 1968 metroj.

Ni konsilas al la vizitanto surmeti puloveron kaj ŝuojn kun malaltaj kalkunumoj.

Aŭdinte la komenton vi malsupreniros por 30 magiaj minutoj ; vi vidos mirindajn konkreciojn en formo de gigantaj meduzoj (stalagmitajn fluojn), kiuj altas ĝis 10 metroj, majestan aron da stalagmitoj nomitan Oudidata Radiata ; tiom da koraloj donas iluzion kvazaŭ oni estus funde de la maro, kaj la naskiĝon de kristala rivereto.

Vi perfekte spiros dank'al pura aerfluo el la profundo (sen poleno nek polvo).

N.B. : la pordo estas malfermita kaj la vojo estas lumigata dum la tuta vizito.


LA PRAHISTORIA PARKO

<>Dum jarmiloj, homoj vivis sur tiu terpeco. Iuj restaĵoj plu aperas (fondoj de kabanoj, fajrejoj) kaj oni malkovris multajn talitajn silikojn kaj pecojn de terpotoj. La grotoj kaj ruinformaj kalkŝtonoj utilis al niaj prapatroj por diversaj uzoj. <>Ekspozicio pri tajlitaj silikoj kaj terpotaj rompaĵoj malkovritaj en la loko (sep grotoj el kiuj la plejmulto loĝata en la prahistorio) kaj poste aŭd-gvidata vizito dum 30 minutoj (sunĉapelo rekomendata). Facila vojo 800 metrojn longa ebligas vin paŝi, kie la prahistoriaj homoj paŝis, kaj la historiaj reelvokoj gvidos vian imagon!

Jen revo por la etuloj, surprizo por la granduloj!

Geologiaj kuriozaĵoj : ruinformaj reliefoj, fendegoj, lapiezoj. Multaj protektataj floroj laŭ la sezono.

<>Malferma horaro : en julio kaj aŭgusto : ĉiutage de la 11a ĝis la 18a (krom lunde matene) <>
en ceteraj monatoj: ni malfermas laŭmende por almenaŭ du personoj

por grupoj laŭ mendo

PARKEJO POR BUSOJ

piknikaj tabloj por la vizitantoj

Mineraloj

Wir sprechen deutsch
We speak English

Dessin de Kristian
Desegno far Kristian : 275 ŝtuparoj por malsupreniri… kaj resupreniri!

Alklaku la bildojn por pligrandigi ilin

Rêve - Loïc Jahan
Sonĝo, foto far Loïc Jahan
 
 

La scène de l'ours
Sceno de la urso en la parko
 
 

Dessin de Kristian
Dessin de Kristian
 
 

Dépeçage du chevreuil
Dispecigo de kapreolo
 
 

Présentation de la grotte.
Topographie du réseau
L'homme de Néandertal à St Vallier
Présentation du parc.
Les concerts de l'été
Galerie Photo
Sélection d'articles de presse
Musique des gouttes d'eau
Les liens
Tarifs groupes
Nous contacter

Redémarrage version sans cadre
Redémarrage version avec cadre